Ĉinio firme subtenas Rusion pro ĝia defendo al nacia sekureco kaj stabileco
  2015-11-18 20:33:28  Xiong Linping

Rusio konfirmis, ke en la 31a de oktobro la rusa pasaĝeraviadilo kraŝis, la kialo estas terorista atako. Pro tio Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la 18a de novembro diris, ke Ĉinio firme subtenas, ke Rusio alprenas koncernajn kontraŭterorismajn agadojn por defendi sian nacian sekurecon kaj stabilecon; kaj Ĉinio volas, kun Rusio kaj la internacia komunumo, kune protekti la pacon kaj trankvilon de la mondo.

Hong Lei diris, ke terorismo estas komuna malamiko de la homaro; Ĉinio konsekvence kontraŭstaras ĉian ajn terorismon, kaj pro tio Ĉinio firme subtenas, ke Rusio alprenis koncernajn kontraŭterorismajn agadojn por defendi sian nacian sekurecon kaj stabilecon; kaj Ĉinio volas, kun Rusio kaj la internacia komunumo, kune protekti pacon kaj trankvilon de la mondo.