Francio, Usono kaj Rusio intertraktos pri komuna batalo kontraŭ IŜ
  2015-11-18 14:13:23  Yu Rongkang

Franca ĉefministro Manuel Valls marde diris, ke franca prezidento Francois Hollande renkontiĝos respektive kun usona prezidento Barack Obama kaj rusa prezidento Vladimir Putin en la venonta semajno por intertrakti pri batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Valls diris dum sia intervjuo kun amaskomunikiloj, ke venontsemajne Hollande renkontiĝos kun Obama en Vaŝingtono kaj kun Putin en Moskvo por starigi specialan aliancon de la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato.

Franca ministro pri defendo Jean-Yves Le Drian marde anoncis, ke dek francaj militaviadiloj tiutage bombis objektivojn de la Islama Ŝtato en la siria urbo Racca. Li asertis, ke Francio devas apliki ĉiujn rimedojn enlande kaj eksterlande por firme bati la Islaman Ŝtaton ĝis ĝia malapero. Le Drian diris, ke merkrede la franca aviadilŝipo Charles de Gaulle ekveturos al la maro de orienta Mediteraneo, proksima al Sirio. Sur la ŝipo estas 26 aviadiloj, kiuj bombos objektivojn de la Islama Ŝtato en Sirio.

Usona ŝtatsekretario John Kerry interparolis kun franca prezidento Hollande merkrede en Parizo. Poste li diris al amaskomunikiloj, ke Usono kaj Francio devas intensigi klopodojn kaj interŝanĝi pli da informoj. Antaŭ tio li diris, ke Usono kaj Francio kune batalos por venki la Islaman Ŝtaton kaj ĝiajn subtenantojn.