Ĉinio alvokas internacian kunordigon en batalo kontraŭ terorismo
  2015-11-18 16:14:55  Yu Rongkang

Ĉina sendito al UN marde diris, ke terorismo estas plej severa defio alfrontata de la internacia komunumo, kaj la Sekureca Konsilio de UN devas forte kunordigi klopodojn de la internacia komunumo por la batalo kontraŭ terorismo kaj akceli kunlaboron bazitan sur celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN kaj la fundamentaj normoj regantaj la rilatojn inter ŝtatoj por formi unuecan fronton.

Tiutage la Sekureca Konsilio okazigis publikan debaton pri sekureco, disvolvado kaj fonto de konflikto. Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, diris en sia parolado, ke Ĉinio forte kondamnas lastatempajn teroristajn atakojn en Francio kaj aliaj landoj kaj la eksplodigon de la rusa pasaĝeraviadilo, sentas profundan funebron pro la viktimoj kaj sincere kondolencas la registarojn kaj popolojn de Rusio kaj aliaj koncernaj landoj, familiojn de la mortintoj kaj la vunditojn.

Liu diris, ke la mondo restas nepaca, kaj regionaj konfliktoj disvastiĝas, ĉar la radikaj kaŭzoj ankoraŭ ne estis eliminitaj. Li akcentis, ke la internacia komunumo devas firme defendi la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN. Ĉiuj landoj devas egale trakti sin reciproke, respekti unu alian pri suvereneco kaj teritoria integreco, ne interveni en alies internajn aferojn, kaj respekti la rajtojn de aliaj landoj pri elekto de socia sistemo kaj disvolva vojo.