Prezidanto Xi renkontiĝis kun nov-zelanda ĉefministro John Key
  2015-11-19 12:39:47  Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun nov-zelanda ĉefministro John Key merkrede en Manilo.

Xi rimarkigis, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Nov-Zelando tendencas al bona disvolvado, interŝanĝoj kaj kunlaboro inter la du landoj estas stabile antaŭenigitaj en la kampoj de ekonomio kaj komerco, kulturo, leĝobeigo kaj defendo. Profundigo de la duflanka kunlaboro konformas al la komunaj interesoj de la du landoj kaj utilas al stabileco kaj prospero de Azi-Pacifiko. Li diris, ke Ĉinio volas plifortigi komunikadon kaj kunordigon kun Nov-Zelando en la kadoro de UN, la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj aliaj multflankaj mekanismoj kaj pri klimata ŝanĝiĝo kaj la regiona ekonomia integriĝo por akceli stabilecon kaj disvolvadon de la regiono.

Key diris, ke Nov-Zelando estas kontenta pri la bona disvolviĝo de la rilatoj kun Ĉinio kaj la senĉesa profundigo de la duflanka kunlaboro. Nov-Zelando volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en ekonomio, komerco kaj agrikulturo kaj bonvenigas ĉinajn kompaniojn fari investon en ĝi.