Xi Jinping: Nenio estas permesita rompi azi-pacifikan disvolvadon
  2015-11-18 16:15:19  Yu Rongkang

Merkrede en Manilo ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke azi-pacifikaj ekonomioj devas neniel permesi al io ajn rompi la regionan disvolvan procezon.

Xi faris la rimarkon en sia parolado en la pintkunveno de ĝeneralaj direktoroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Li urĝis la membrojn de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro fari senlacan penon por krei pacan medion favoran al disvolvado.

Li aldonis, ke azi-pacifikaj landoj devas respekti unu alian pri elekto de disvolvaj vojoj konformaj al iliaj propraj kondiĉoj kaj solvi diverĝojn per dialogo kaj konsiliĝo.

Li ankaŭ esprimis sian fidon, ke la vasta Pacifika Oceano fariĝos ponto de kunlaboro, interligilo de amikeco kaj komuna hejmo de homoj de la tuta azi-pacifika regiono.