Islama Ŝtato anoncis ekzekuti ĉinan kaj norvegan garantiulojn
  2015-11-19 11:29:29  Xiong Shan
Merkrede la ekstremisma grupo Islama Ŝtato anoncis, ke ĝi jam ekzekutis ĉinan kaj norvegan garantiulojn.

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ĵaŭde diris, ke la ĉina flanko jam rimarkis rilatajn raportojn kaj estis skuita de koncernaj informoj. Ĉinio plu kontrolos rilatajn informojn.

Hong diris, ke post la forkapto de la ĉina civitano, la ĉina registaro plenforte klopodis por savi la forkaptiton.