Ban Ki-moon kondamnas bombatakon en Niĝerio
  2015-11-19 12:30:20  Xiong Shan

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon merkrede faris deklaron pere de sia proparolanto, kondamnante la bombatakon, kiu okazis marde vespere en la urbo Yola de la ŝtato Adamawa, nordorienta Niĝerio.

La niĝeria polico diris, ke la eksplodo okazis je la 20a horo laŭ la loka tempo en iu parkejo, kiam tie kolektiĝis multaj kolportistoj. Pli ol 30 homoj estis mortigitaj kaj 80 aliaj vundiĝis.