Xi diris, ke Ĉinio forte kondamnas mortigon de ĉina civitano fare de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato. Li esprimis profundan simpation al familianoj de la viktimo. Li akcentis, ke terorismo estas malamiko de la homaro, kaj Ĉinio firme kontraŭbatos ĉian terorismon kaj ĉian perforton kontraŭ la homa civilizacio.