Ĉinio volas plifortigi interŝanĝon kun ĉiuj birmaj amikaj partioj, i.a. kun NLD
  2015-11-19 17:02:41  Xiong Linping

La 19an de novembro Hong Lei, informisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio, same kiel antaŭe, daŭre sekvos la politikon, amike rilati kun Birmo kaj volonte plifortigi interŝanĝon kun la birmaj amikaj partioj, interalie kun la Nacia Ligo por Demokratio (NLD).

Hong Lei indikis, ke Ĉinio kaj Birmo estas amikaj najbaroj; kaj solidigi la dulandan tradician amikecon kaj profundigi ilian kunlaboron en diversaj terenoj konformas al la esencaj interesoj de la du landoj kaj la dulandaj popoloj.