Xi Jinping ĉeestis la 23an neoficialan konferencon de gvidantoj el APEK
  2015-11-19 20:08:32  Xiong Linping

La 19an de novembro okazis la 23a neoficiala konferenco de gvidantoj el la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en Manilo, Filipinoj. La ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping ĉeestis la konferencon kaj faris gravan paroladon sub la titolo "Profundigi Partnerecon kaj Kune Prosperigi la Azi-Pacifikan Regionon". Li substrekis, ke la azipacifika regiono estas lokomotivo tiranta la mondan ekonomion, kaj ke ĉiuj partneroj de la regiono, firme starante sur siaj piedoj kaj uzante tiun gravan platformon de APEK, kunlabore lasas, ke la regiono daŭre direktu la mondon en la kreskado de ekonomio.

La temo de tiu ĉi neoficiala konferenco de gvidantoj el la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro estas "Formi Ekskluzivecan Ekonomion kaj Konstrui Pli Belan Mondon". La gvidantoj el diversaj ekonomioj faris diskuton ĉirkaŭ la temo.

La konferenco, post sia finiĝo, publikigis "Deklaracion de la 23a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj el la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro".