Putin diskutis kun egipta kaj israela gvidantoj pri kontraŭterorisma batalo
  2015-11-19 16:28:18  Yu Rongkang

La retejo de rusa prezidento merkrede publikigis avizon, dirante, ke tiutage prezidento Vladimir Putin telefone diskutis respektive kun egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi kaj israela ĉefministro Benjamin Netanyahu pri persekuto de teroristoj suspektataj pri eksplodigo de rusa pasaĝeraviadilo kaj komuna batalo kontraŭ terorismon en Mez-Oriento. Ili konsentis kunlabori en kolekto de informoj kaj komuna batalo kontraŭ terorismo en Mez-Oriento por maksimume sekurigi internacian flugadon.

Putin tiutage ordonis fondi federacian interdepartementan komitaton de opono kontraŭ financa helpo al terorismaj grupoj. Justicaj organoj, la centra banko, organoj de la federacia potenco, aŭtonomaj organizoj kaj aliaj departementoj de la lando havas la devon akurate raporti al la komitato koncernajn informojn kaj materialojn.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis, ke rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris, ke terorista konduto kontraŭ rusa pasaĝeraviadilo estas atako kontraŭ Rusio, kaj laŭ la sindefendaj rajtoj donitaj de la Ĉarto de UN, Rusio aplikos memdefendajn rimedojn en politiko, milita afero kaj enketo per ĉiuj resursoj.