Fermiĝis pintkunveno de komercaj gvidantoj de APEK
  2015-11-19 16:38:55  Yu Rongkang

Merkrede en Manilo fermiĝis la Pintkunveno de Ĝeneralaj Direktoroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

En la tri-taga pintkunveno kun la temo "krei estontecon: pli bona, pli forta kaj unuiĝinta" 11 gvidantoj el la membroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj pli ol 800 ĝeneralaj direktoroj el la komercaj rondoj de la regiono diskutis pri ekonomia disvolvado, teknika novigo kaj klimata ŝanĝiĝo. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris ĉeftonan prelegon.

La pintkunveno de ĝeneralaj direktoroj estas grava parto de kunvenoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj okazas ĉiujare dum la Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Ĝi estas grava platformo de dialogo inter gvidantoj de ĉiuj regionaj ekonomioj kaj ĝeneralaj direktoroj de komercaj rondoj.