Novaĵoj (Novembro 19)
  2015-11-19 16:39:26  Ma

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 19a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi faris parolon pri mortigo de ĉina ostaĝo fare de la Islama Ŝtato; fermiĝis la pintkunveno de komercaj gvidantoj de Azi-Paficika Ekonomia Kunlaboro. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio merkrede konfirmis la morton de ĉina ostaĝo Fan Jinghui, kiu estis retenita de la Islama Ŝtato, kaj emfazis, ke la krimuloj devas esti portitaj al la justico.

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, esprimis kondolencon pro la morto de Fan kaj profundan simpation al lia familio. Li diris, ke la ĉina registaro forte kondamnas la kruelaĵon kontraŭ la homaro.

En septembro, la Islama Ŝtato diris, ke ili kaptis ĉinan kaj norvegan ostaĝojn, kiuj estis Fan el Ĉinio kaj Ole Johan Grimsgaard-Ofstad el Norvegio, identigitaj de la anglalingva gazeto Dabiq de la Islama Ŝtato.

Ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu ĉeestis la 23an Neoficialan Konferencon de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en Manilo, Filipinoj, faris parolon, kondamnante la mortigon de ĉina civitano fare de terorista grupo.

Xi diris, ke Ĉinio forte kondamnas la mortigon de ĉina civitano fare de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato. Li esprimis koran simpation al la familio de la viktimo. Li akcentis, ke terorismo estas malamiko de la homaro, kaj Ĉinio firme kontraŭbatos ĉian terorismon kaj ĉian perforton kontraŭ la homa civilizacio.

Merkrede en Manilo fermiĝis la Pintkunveno de Ĝeneralaj Direktoroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

En la tri-taga pintkunveno kun la temo "krei estontecon: pli bona, pli forta kaj unuiĝinta" 11 gvidantoj el la membroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj pli ol 800 ĝeneralaj direktoroj el la komercaj rondoj de la regiono diskutis pri ekonomia disvolvado, teknika novigo kaj klimata ŝanĝiĝo. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris ĉeftonan prelegon.

La pintkunveno de ĝeneralaj direktoroj estas grava parto de kunvenoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj okazas ĉiujare dum la Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Ĝi estas grava platformo de dialogo inter gvidantoj de ĉiuj regionaj ekonomioj kaj ĝeneralaj direktoroj de komercaj rondoj.

La retejo de rusa prezidento merkrede publikigis avizon, dirante, ke tiutage prezidento Vladimir Putin telefone diskutis respektive kun egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi kaj israela ĉefministro Benjamin Netanyahu pri persekuto de teroristoj suspektataj pri eksplodigo de rusa pasaĝeraviadilo kaj komuna batalo kontraŭ terorismon en Mez-Oriento. Ili konsentis kunlabori en kolekto de informoj kaj komuna batalo kontraŭ terorismo en Mez-Oriento por maksimume sekurigi internacian flugadon.

Putin tiutage ordonis fondi federacian interdepartementan komitaton de opono kontraŭ financa helpo al terorismaj grupoj. Justicaj organoj, la centra banko, organoj de la federacia potenco, aŭtonomaj organizoj kaj aliaj departementoj de la lando havas la devon akurate raporti al la komitato koncernajn informojn kaj materialojn.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis, ke rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris, ke terorista konduto kontraŭ rusa pasaĝeraviadilo estas atako kontraŭ Rusio, kaj laŭ la sindefendaj rajtoj donitaj de la Ĉarto de UN, Rusio aplikos memdendajn rimedojn en politiko, milita afero kaj enketo per ĉiuj resursoj.

Dmitri Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, merkrede diris al mediatoj, ke Rusio ne sendis terajn trupojn al Sirio nek lanĉis ian ajn terarmean operacon en Sirio.

Peskov diris, ke Rusio sendis al Sirio nur militajn teknikistojn por garantii la operacon kontraŭ objektivoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirio.

La rusa sekureca servo marde publikigis la rezulton de enketo, konstatante, ke la rusa pasaĝeraviadilo kraŝis pro terorista atako en Egiptio. Poste prezidento Putin ordonis intensigi la operacon kontraŭ la Islama Ŝtato en Sirio. Iuj mediatoj raportis, ke rusaj artileriaj trupoj partoprenas en la operaco kontraŭ la Islama Ŝtato en Sirio.

Peskov diris, ke li ne scias, kial la mediatoj tiel senbaze raportis, kaj ke prezidento Putin jam kelkfoje diris, ke Rusio ne sendos terajn trupojn al Sirio.

Merkrede vespere en gazetara konferenco pariza prokuroro Francois Molins anoncis, ke tiutage en kontraŭterorisma agado, la franca speciala trupo kaptis 8 suspektatajn teroristojn en la urbo Saint-Denis de Parizo. Inter tiuj suspektatoj ne estas Abdelhamid Abaaoud, la plananto de la atakoj en Parizo. Ankaŭ alia suspektato Salah Abdeslam restas fuĝinta.

En tiutaga agado de la franca speciala trupo, almenaŭ 2 homoj estis mortigitaj, 8 suspektataj teroristoj estis kaptitaj kaj 5 policanoj grave vundiĝis.

Instruisto de la juda lernejo en Marsejlo estis tranĉile vundita de tri viroj. La atakantoj faris malamikajn parolojn kontraŭ judoj.

La polico diris, ke la vundita instruisto estis transportita al hospitalo, kaj la vivo estas sendanĝera. La polico aranĝis grandan nombron da fortoj por persekuti la tri krimulojn.

Francaj amaskomunikiloj raportis, ke februare unu viro kun tranĉilo atakis armeanojn antaŭ la juda centro en la sudorienta urbo Nice, kaj du armeanoj estis malgrave vunditaj. Oktobre unu viro atakis tri judojn kaj vundis unu el ili proksime al la sinagogo en Marsejlo.

Finiĝis la novaĵoj!