Suspektata ĉefplananto de la atakoj en Parizo estas mortigita
  2015-11-20 14:55:00  Xiong Shan

Ĵaŭde la franca prokurorejo anoncis, ke suspektata ĉefplananto de la atakoj en Parizo estis mortpafita merkrede en kontraŭterorisma agado. Tiutage Belgio deklaris 18 rimedojn por fortigi sekurecon kaj antaŭzorgi terorisman minacon.

Pariza prokuroro Francois Molins diris, ke estis trovita kadavro en apartamento atakita de la polico merkrede, kaj post identigo la polico konfirmis, ke la mortinto estas Abdelhamid Abaaoud, ĉefplananto de la atakoj en Parizo. Molins anoncis merkrede nokte en gazetara konferenco, ke analizante telefonan komunikadon kaj bankajn informojn de Abaaoud, la polico konstatis, ke tiu marok-devena belgo planis kaj efektivigis kelkajn atakojn en Eŭropo por la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Belga ĉefministro Charles Michel deklaris jaŭde en la federacia parlamento 18 rimedojn por fortigi sekurecon kaj antaŭzorgi terorisman minacon. La rimedoj inkluzivas aldoni 400 milionojn da eŭroj al la buĝeto de la financa jaro 2016 por intensigi landliman kontrolon kaj plusendi soldatojn al patrolado.