Ĉinio restas viglatenta pri interveno de Japanio en la Sudan Ĉinan Maron
  2015-11-20 19:21:20  Xiong Linping

La 20an de novembro en rutina gazetara konferenco Hong Lei, informisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio restas alte viglatenta pri la interveno de Japanio en la problemon de la Suda Ĉina Maro kaj pri ties reveno militcela al la Maro.

En la 19a de novembro la usona prezidento Barack Obama renkontiĝis kun la japana ĉefministro Shinzo Abe. Tiam Shinzo Abe diris, ke Japanio subtenas, ke Usono sendas siajn militŝipojn libere navigi en la akvoj apud koncernaj insuloj kaj rifoj en la Suda Ĉina Maro, kaj faras esploron, ĉu ĝi aŭ ne ekspedos siajn marajn fortojn partopreni en la krozado.

Pri tio Hong Lei respondis, ke Ĉinio absulute defendas tiun navigan liberecon en la Suda Ĉina Maro, kiun ĉiuj landoj ĝuas laŭ la internacia juro, ekzistas nenia problemo pri la naviga livereco en la Suda Ĉina Maro; sed intertempe Ĉinio senhezite kontraŭas militcelan agadon fare de iu ajn lando, kiu trovas pretekston de naviga kaj fluga libereco, fakte minacante alilandan suverenecon kaj sekurecon kaj militigante la regionon.