28 teroristoj mortigitaj en 56-taga agado en Xinjiang
  2015-11-20 14:55:00  Yu Rongkang

La polico de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, okcidenta Ĉinio sukcese detruis teroristan grupon post 56-taga batalo en montara regiono.

Deklaro publikigita de la loka departemento de publika sekureco diris, ke en la 18a de septembro grupo da armitaj homoj atakis karbominejon en la gubernio Baicheng de la regiono Aksu. Ili mortigis 11 civilulojn, tri policanojn kaj du para-policajn membrojn kaj vundis 18 aliajn.

Ili poste eskapis en la montojn. La polico tuj komencis serĉadon, al kiu aliĝis pli ol 10 000 civitanoj kaj policanoj en la areo de 1 300 kvadrataj kilometroj.

Ĝis la 12a de novembro, 28 membroj de la grupo estis mortigitaj de la polico en batalo kaj unu kapitulacis.

La terorista grupo estis rekte gvidata de transmara ekstremista grupo kaj estrata de du lokaj viroj nomataj Muzo Tohniyaz kaj Mamat Aysa. La deklaro diris, ke la nomo de la organizo ne povas esti malkaŝita, ĉar ankoraŭ iras la enketo.