Ĉina sendito alvokas solvi kosovan demandon per dialogo
  2015-11-20 14:55:36  Yu Rongkang

Ĉina sendito al UN ĵaŭde diris, ke la du partioj rilataj al la kosova demando devas fari dialogon kaj intertraktadon en la kadro de koncerna rezolucio de la Sekureca Konsilio de UN por serĉi konvenan solvon de la demando.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, diris tiutage en malferma kunveno de la Sekureca Konsilio de UN pri Kosovo, ke la rezolucio 1244 estas grava leĝa bazo de la solvado de la kosova demando, kaj la du partioj rilataj al la kosova demando devas fari dialogon kaj intertraktadon laŭ la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN kaj en la kadro de koncerna rezolucio de la Sekureca Konsilio por serĉi konvenan solvon.

Liu diris, ke Ĉinio admiras pozitivajn klopodojn de Serbio por politika solvado de la kosova demando kaj pozitivan rezulton de la altnivela politika dialogo inter Beogrado kaj Priŝtino en la kampoj de energio kaj telekomuniko. Ĉinio instigas la du partiojn subteni pragmatan kaj konstrueman dialogon por serĉi longedaŭran solvon de la kosova demando kaj konservi pacon kaj stabilecon de Balkanio kaj la tuta Eŭropo.