Franca prezidento ordonis intensigi operacon kontraŭ IŜ
  2015-11-20 15:41:37  Yu Rongkang

Ĵaŭde vespere la franca prezidentejo publikigis komunikaĵon, anoncante, ke tiutage franca prezidento Francois Hollande kunvokis kunvenon pri defendo. Li aŭskultis raporton pri kapto de respondeculoj kaj komplicoj de la atakoj en Parizo kaj ordonis la francan armeon intensigi la operacon kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirio.

La komunikaĵo diris, ke la ĉeestantoj de la kunveno ekzamenis ĉiujn rimedojn, alprenitajn de la lando por plifortigi la sekurecon de enlandaj civitanoj, kaj diskutis pri diplomatia agado rilata al la siria krizo, precipe pri la vizito de Hollande al Usono kaj Rusio en la venonta semajno.