Sekureca Konsilio de UN adoptis rezolucion pri batalo kontraŭ IŜ
  2015-11-21 13:35:24  Yu Rongkang

La Sekureca Konsilio de UN vendrede adoptis rezolucion, vokante al ĉiuj landoj kunordigi penojn por malebligi pliajn teroristajn atakojn de la Islama Ŝtato kaj similaj grupoj.

La unuanime adoptita rezolucio vokas al membroŝtatoj, kiuj havas la kapablon fari tion, alpreni ĉiujn necesajn rimedojn kaj duobligi kaj kunordigi siajn klopodojn por malebligi kaj subpremi terorismajn aktojn de la Islama Ŝtato kaj aliaj teroristaj grupoj.

La rezolucio eksplicite kondamnas en plej fortaj vortoj la hororajn terorismajn atakojn de la Islama Ŝtato en Sousse, Ankaro, Sinajo, Bejruto kaj Parizo, kaj aliajn atakojn, inkluzive de ostaĝigo kaj mortigo. Ĝi asertas, ke ĉiuj tiaj terorismaj agoj minacas pacon kaj sekurecon.

Ĝi ankaŭ esprimas simpation al la popoloj kaj registaroj de Tunizio, Turkio, Rusio, Libano kaj Francio, kaj al ĉiuj registaroj, kies civitanoj estis celitaj en la supre menciitaj atakoj, kaj aliaj viktimoj de terorismo.