Malia registaro deklaris tutlandan staton de krizokazo
  2015-11-21 14:19:55  Yu Rongkang

La malia registaro deklaris dek-tagan tutlandan staton de krizokazo vendrede vespere, post kiam almenaŭ 27 homoj estis mortigitaj en ĝihadista atako kontraŭ pintklasa hotelo en la malia ĉefurbo Bamako.

La malia registaro decidis okazigi tri-tagan funebron pro la viktimoj, kiuj inkluzivas tri ĉinojn, unu usonanon kaj unu belgon.

La maliaj trupoj lanĉis savan mision por liberigi ostaĝojn retenitajn de la atakantoj en la hotelo en Bamako, kie la atakantoj ostaĝigis 170 homojn por ĉirkaŭ naŭ horoj.

Kelkajn horojn post kiam la atakantoj sturmis la hotelon kaj retenis 170 homojn kiel ostaĝojn, multaj el ili estis eksterlandanoj, malia sekureca ministro Salif Traore diris, ke almenaŭ 27 ostaĝoj estis mortigitaj kaj ne estis pli da ostaĝoj retenitaj en la hotelo.