Novaj kontraŭterorismaj rimedoj proponitaj en ministra kunveno de EU
  2015-11-21 14:41:36  Yu Rongkang

Vendrede kunvenis ministroj pri internaj aferoj el la membroŝtatoj de EU. Ili proponis novajn kontraŭterorismajn rimedojn, inkluzive de kolektado de informoj de aviadilaj pasaĝeroj, pli severa administro kaj regado de pafiloj kaj plifortigo de regado de eksteraj limoj.

La ministroj en speciala kunveno vokis al EU adopti instrukcion pri starigo de datena sistemo de aviadilaj pasaĝeroj. Laŭ la instrukcio, nomoj kaj datenoj de aviadilaj pasaĝeroj estos uzataj por antaŭgardo kontraŭ terorismaj krimoj.

Rilate administron kaj regadon de pafilo, la membroŝtatoj esprimis subtenon al rilataj rimedoj anoncitaj de Eŭropa Komisiono en merkredo kaj postulis, ke la unia agentejo pri landlima defendo kaj la eŭropa kriminal-polica organizo helpu landojn najbarajn al Balkanio en plifortigo de landlima kontrolo kontraŭ armila kontrabando kaj kunlaboru kun ili en la batalo kontraŭ terorismo.