Ĉina prezidanto forte kondamnas atakon kontraŭ holeto en Malio
  2015-11-21 17:54:45  Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate forte kondamnis la vendredan atakon kontraŭ la hotelo Radisson Blu en la malia ĉefurbo Bamako, kiu mortigis 27 homojn, inkluzive de tri ĉinaj civitanoj.

Xi esprimis sian profundan kondolencon al la familioj de la viktimoj. Li instrukciis la ĉinan flankon plifortigi klopodojn por certigi la sekurecon de ĉinaj civitanoj kaj organizaĵoj en fremdaj landoj.

Xi diris, ke Ĉinio akcelos internacian kunlaboron por subpremi teroristajn aktivecojn, kiuj mortigas senkulpulojn, kaj defendi pacon kaj stabilecon de la mondo.

Samtage, ankaŭ ĉefministro Li Keqiang esprimis sian simpation al la familioj de la viktimoj kaj ordonis rilatajn departementojn konvene trakti la sekvon kaj alpreni esencajn rimedojn por protekti transmarajn ĉinajn civitanojn.