Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun sia nov-zelanda paralelulo
  2015-11-22 14:33:27  Yu Rongkang

Sabate nokte en Kuala-Lumpuro ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia nov-zelanda paralelulo John Key.

Li diris, ke Ĉinio kaj Nov-Zelando estas bonaj amikoj kaj bonaj partneroj. Senĉese plifortiĝis politika interfido de la du landoj kaj plivastiĝis la duflanka pragmata kunlaboro, kaj la liberkomerca regiono inter la du landoj prezentis pozitivan efikon. Li diris, ke Ĉinio volas plifortigi dialogon, interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Nov-Zelando kaj aldoni novan viglecon al la interrilatoj.

Key diris, ke la rilatoj inter Nov-Zelando kaj Ĉinio glate disvolviĝis, kaj la duflanka kunlaboro de komerco kaj investo senĉese plivastiĝis. Nov-Zelando volas labori kun Ĉinio por akceli la intertraktadon pri ĝisdatigo de la liberkomerca regiono, plialtigi la nivelon de la dudirekta komerco, pligrandigi kunlaboron en edukado, turismo kaj aviado kaj plifortigi komunikadon kaj kunordigon pri klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj gravaj internaciaj demandoj.