Gvidantoj de RAEP publikigis komunan deklaron
  2015-11-22 16:00:30  Yu Rongkang

Dimanĉe matene en Kuala-Lumpuro ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis ceremonion de publikigo de komuna deklaro de gvidantoj de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) kune kun gvidantoj el la dek membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Korea Respubliko, Japanio, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Hindio. Malajzia ĉefministro Najib Tun Razak voĉlegis la deklaron.

La deklaro diris, ke la gvidantoj de ĉiuj landoj de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco bonvenigas esencan progreson de la intertraktado kaj opinias, ke la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco havas gravan signifon por altigi la vivnivelon de popoloj en la regiono kaj akceli ekonomian disvolvadon kaj estas grava vojo al la regiona ekonomia integriĝo. Ĝi ankaŭ helpas akceli justan disvolvadon de ekonomio kaj plifortigi la ekonomian ligitecon inter tiuj landoj. La gvidantoj postulas, ke teamoj de la intertraktado intensigu la laboron por fini la intertraktadon en 2016.