Almenaŭ 30 homoj mortigitaj en terglitiĝo en Birmo
  2015-11-22 16:43:54  Yu Rongkang

Oficiala raporto konfirmis, ke almenaŭ 30 kadavroj estas trovitaj ĝis nun kaj pli ol cent aliaj homoj restas malaperintaj, post kiam disfalis giganta kvanto da elŝutita grundo el jada minejo en HPA-Kant de la birma plej norda ŝtato Kachin.

Lokaj aŭtoritatoj diris, ke nur kvin kabanoj eskapis el la terglito, kaj pli ol 100 homoj estis enterigitaj en loza grundo.

La terglitiĝo, kiu okazis matene je la 3a horo kaj 30 minutoj, enterigis ĉiakrŭ 80 domanarojn en la vilaĝo Sankhatku en la gubernio Hpakant, kiam lokaj ministoj dormis apud la elŝutita grundo.