Novaĵoj (Novembro 23)
  2015-11-23 16:59:33  Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas Lundo, la 23a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Monda Robot-Konferenco malfermiĝis en Pekino; ĉefministro Li Keqiang faris tri-punktan proponon pri kunlaboro de orient-azia kunlaboro. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde en Pekino malfermiĝis la Monda Robot-Konferenco 2015. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis leteron al la konferenco, esprimante gratulon al la konferenco kaj sinceran bonvenon al ĉiuj ĉeestantoj. Li diris, ke Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun sciencteknikaj kaj industriaj rondoj de ĉiuj aliaj landoj kaj antaŭenpuŝi sciencan esploron kaj industriigon de robotoj por ke tiuj produktoj pli bone servu al la homaro.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang esprimis gratulon al la konferenco. Li diris, ke okazigo de la konferenco en Pekino havas gravan signifon por akceli teknikan kaj industrian disvolvadon de robotoj de Ĉinio kaj la tuta mondo.

Dimanĉe antaŭtagmeze en Kuala-Lumpuro ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la 10an Orient-Azian Pintkunvenon. Ĝin prezidis malajzia ĉefministro Najib Tun Razak kaj ĉeestis gvidantoj de la dek membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, sud-korea prezidento Park Geun-hye, japana ĉefministro Abe Shinzo, usona prezidento Barack Obama, rusa ĉefministro Dmitri Medvedev, hinda ĉefministro Narendra Modi, aŭstralia ĉefministro Malcolm Turnbull, nov-zelanda ĉefministro John Key kaj ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon..

Li Keqiang esprimis opiniojn de Ĉinio pri kunlaboro de la pintkunveno. Li diris, "Unue, la regionaj landoj devas akceli regionan ekonomian integriĝon kaj fari la Orientan Azion poluso de stabila kresko de la monda ekonomio; due, ĉiuj regionaj landoj faru politikan kaj sekurecan dialogon kaj diskutu pri starigo de sekureca strukturo konforma al la regiono; kaj trie, ĉiuj regionaj landoj fortigu dialogon kaj interŝanĝon de la azia civilizacio kaj akcelu harmonian kunekziston de malsamaj civilizacioj.

Li ankaŭ eksplikis principan starpunkton kaj kvin-punktan proponon de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro.

La gvidantoj agnoskis gravan rolon de la pintkunveno en akcelado de integriĝo, paco kaj disvolvado de la regiono en la pasintaj 10 jaroj. Ili diris, ke fronte al pli komplika internacia kaj regiona situacio, la orient-azia pintkunveno devas ludi pli grandan rolon por akceli politikan konfidon, profundigi ekonomiajn rilatojn kaj efike trakti defiojn de terorismo, klimata ŝanĝiĝo, translanda krimo, interreta sekureco, naturaj katastrofoj, mediaj resursoj, publika sano, malriĉec-redukto kaj disvolvado.

Laŭ gvidlinio, lastatempe publikigita de la Ŝtata Konsilio, Ĉinio fortigos subtenojn al konsumaj servoj por plibonigi la konsuman strukturon kaj subapogi ekonomian kreskon.

Pluraj ŝlosilaj sektoroj, inkluzive de sanservo, prizorgo de maljunuloj, turismo, sporto, hoteloj kaj restoracioj, eduko kaj trejnaj servoj estos prioritatigitaj.

La gvidlinio estas la unua tia politika dokumento de Ĉinio speciale al konsumaj servoj por plibonigi infrastrukturon de publikaj servoj kaj konstrui pli bonan konsuman medion por enlandaj kaj eksterlandaj klientoj.

Laŭ la gvidlinio, konsumaj servoj estos vastigitaj al kamparaj regionoj, konstruado de informa infrastrukturo en kamparaj regionoj estos akcelita, kaj privataj kaj eksterlandaj kapitaloj estas bonvenaj al la industrio de prizorgo de maljunuloj.

La registaro laboros por plibonigi la negocan kaj konsuman medion per fortigo de superrigardo, pli bona protekto de intelekta proprieto kaj bato al falsaj varoj.

La federacia prokurorejo de Belgio publikigis la novaĵon dimanĉe nokte, ke tiutage la polico kaptis 16 suspektatajn teroristojn en serĉado, tamen inter ili ne estis Salah Abdeslam, suspektata pri la partopreno en la atakoj en Parizo.

Federacia prokuroro Eric Van Der Sijpt diris en gazetara konferenco, ke la polico lanĉis 19 serĉajn agadojn tiutage en la ĉefurbo Bruselo, la orienta urbo Liege kaj la suda urbo Charleroi kaj kaptis 16 suspektatajn teroristojn.

Dimanĉe respondeculo de Kachin, la plej norda birma ŝtato, konfirmis, ke ĝis la 7a horo de tiu ĉi mateno, 94 homoj mortis pro la terglitiĝo ĉe la jada minejo en Hpa-Kant.

La terglitiĝo, kiu okazis matene je la 3a horo kaj 30 minutoj, enterigis ĉirkaŭ 80 domanarojn en la vilaĝo Sankhatku en la gubernio Hpakant, kiam lokaj ministoj dormis apud la elŝutita grundo. Preskaŭ 300 oficistoj kaj voluntuloj partoprenas en la serĉado kaj savado. Nun daŭras la savado.

Dimanĉe en Kuala-Lumpuro finiĝis la 27a Pintkunveno de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL). Gvidantoj de la dek sudorient-aziaj landoj deklaris finkonstrui komunumon de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en la fino de tiu ĉi jaro kaj promesis plibonigi la komunuman konstruon en la venontaj dek jaroj.

La gvidantoj de la asocio tiutage subskribis Kuala-Lumpuran Deklaracion pri Starigo de Komunumo en 2015 kaj anoncis, ke en la 31a de decembro de la kuranta jaro oficiale finkonstruiĝos la komunumo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj surbaze de tri kolonoj de politika komunumo, ekonomia komunumo, socia kaj kultura komunumo. Krome, ili adoptis la dokumenton Vizio de Komunumo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj 2025.

Najib Tun Razak, ĉefministro de Malajzio, la deĵoranta prezidanto-lando de la asocio, diris en la ferma ceremonio de la pintkunveno, ke finkonstruiĝo de la komunumo estos historia turnopunkto de la regiono. En la pasintaj 48 jaroj la asocio akiris atingojn neimageblajn al antaŭuloj, tamen tio estas nur la komenco. Li emfazis, ke starigo de la komunumo ne signifas la finon de regiona konstruado. La membroj devas fari duoblajn klopodojn kaj unuiĝi en la kadro de la tri ĉefaj kolonoj por realigi kompletan integriĝon.

Nova speciala reprezentanto de UN al Libio kaj estro de la Subtena Misio de UN en Libio Martin Kobler dimanĉe renkontiĝis kun delegitoj de du registaroj kaj du parlamentoj de Libio kaj urĝis ilin dialogi plu kaj organizi registaron de nacia unuiĝo kiel eble plej frue.

Tio estis la unua mediacio de Kobler en Libio post lia enoficiĝo kiel speciala reprezentanto de UN en la 17a de novembro.

Kobler unue atingis la orientan urbon Tobruk kaj renkontiĝis kun delegitoj de la registaro kaj Ĝenerala Nacia Kongreso, agnoskitaj de la internacia komunumo. Kobler promesis antaŭenigi nefinitajn laborojn kaj emfazis, ke la du partioj ne devas rompi atingitajn interkonsentojn. Li urĝis ilin solvi diverĝojn kiel eble plej rapide.

Finiĝis la novaĵoj!