ASOAL deklaris finkonstruiĝon de komunumo en 2015
  2015-11-23 15:47:26  Yu Rongkang

Dimanĉe en Kuala-Lumpuro finiĝis la 27a Pintkunveno de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL). Gvidantoj de la dek sudorient-aziaj landoj deklaris finkonstrui komunumon de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en la fino de tiu ĉi jaro kaj promesis plibonigi la komunuman konstruon en la venontaj dek jaroj.

La gvidantoj de la asocio tiutage subskribis Kuala-Lumpuran Deklaracion pri Starigo de Komunumo en 2015 kaj anoncis, ke en la 31a de decembro de la kuranta jaro oficiale finkonstruiĝos la komunumo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj surbaze de tri kolonoj de politika komunumo, ekonomia komunumo, socia kaj kultura komunumo. Krome, ili adoptis la dokumenton Vizio de Komunumo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj 2025.

Najib Tun Razak, ĉefministro de Malajzio, la deĵoranta prezidanto-lando de la asocio, diris en la ferma ceremonio de la pintkunveno, ke finkonstruiĝo de la komunumo estos historia turnopunkto de la regiono. En la pasintaj 48 jaroj la asocio akiris atingojn neimageblajn al antaŭuloj, tamen tio estas nur la komenco. Li emfazis, ke starigo de la komunumo ne signifas la finon de regiona konstruado. La membroj devas fari duoblajn klopodojn kaj unuiĝi en la kadro de la tri ĉefaj kolonoj por realigi kompletan integriĝon.