Belga polico kaptis 16 suspektatajn teroristojn
  2015-11-23 15:48:05  Yu Rongkang

La federacia prokurorejo de Belgio publikigis la novaĵon dimanĉe nokte, ke tiutage la polico kaptis 16 suspektatajn teroristojn en serĉado, tamen inter ili ne estis Salah Abdeslam, suspektata pri la partopreno en la atakoj en Parizo.

Federacia prokuroro Eric Van Der Sijpt diris en gazetara konferenco, ke la polico lanĉis 19 serĉajn agadojn tiutage en la ĉefurbo Bruselo, la orienta urbo Liege kaj la suda urbo Charleroi kaj kaptis 16 suspektatajn teroristojn.

Pli frue belgaj amaskomunikiloj raportis, ke tiuvespere la polico trovis Abdeslam en la urbo Liege, tamen li sukcese eskapis kaj eble iris al Germanio.