Li Keqiang renkontiĝis kun malajziaj komercistoj
  2015-11-23 20:12:52  Yu Rongkang

Lunde en Kuala-Lumpuro ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun reprezentantoj de ekonomiaj kaj negocaj rondoj de Malajzio.

Li diris, ke estas profunda amikeco kaj bonaj politikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Malajzio. Li diris, ke la du landoj havas similajn disvolvajn strategiojn. Ĉinio antaŭenpuŝas la strategion "amasa entreprenado kaj novigo" por forĝi novan motoron de ekonomia kresko. La du landoj povas starigi platformon de kunlaboro inter malgrandaj entreprenoj. Ĉinio volas labori kun Malajzio por stabiligi financan merkaton kaj liveri oportunon al dudirekta investado kaj financado.