Ĉinio urĝas akceli transformadon de pezakva reaktoro Arak de Irano
  2015-11-23 20:12:52  Yu Rongkang

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hong Lei lunde diris, ke Ĉinio klopodos kun ĉiuj aliaj partioj por akceli la transformadon de la pezakva reaktoro Arak kaj kontribui al efektivigo de la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea demando.

Frederica Mohherini, supera reprezentanto de EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, dimanĉe faris deklaron, dirante, ke la ses potencaj landoj kaj Irano subskribis oficialan dokumenton pri la transformado de la pezakva reaktoro Arak. Antaŭ tio la Irana Atom-Energia Organizo jam anoncis tiun ĉi novaĵon. Iu raportisto demandis, kian rolon Ĉinio ludis en tiu afero. Hong respondis, ke laŭ la ampleksa interkonsento kaj komuna konsento de ĉiuj partioj, Irano kaj la ses landoj devas akordiĝi pri oficiala dokumento por difini respondecon de ĉiuj partioj pri la transformado, ĉar tio estas necesa kondiĉo por komenci esencajn laborojn, inkluzive de la transformado de la pezakva reaktoro Arak.