Estis konfirmitaj 94 mortintoj en terglitiĝo en Birmo
  2015-11-23 17:05:12  Ma
Dimanĉe respondeculo de Kachin, la plej norda birma ŝtato, konfirmis, ke ĝis la 7a horo de tiu ĉi mateno, 94 homoj mortis pro la terglitiĝo ĉe la jada minejo en Hpa-Kant.

La terglitiĝo, kiu okazis matene je la 3a horo kaj 30 minutoj, enterigis ĉirkaŭ 80 domanarojn en la vilaĝo Sankhatku en la gubernio Hpa-kant, kiam lokaj ministoj dormis apud la elŝutita grundo. Preskaŭ 300 oficistoj kaj voluntuloj partoprenas en la serĉado kaj savado. Nun daŭras la savado.