Nord-Koreio avertis Sud-Koreion ne fari provokon ĉe Yeonpyeongdo
  2015-11-23 17:05:45  Ma

Proparolanto de la komandejo de la sudokcidenta fronto de la Korea Popola Armeo dimanĉe faris parolon, avertante Sud-Koreion ne fari novan "provokon" en la ockidenta sentema maro en la 23a ĉimonate.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo citis parolon de la proparolanto, ke Sud-Koreio planas fari provokan pafadon al la nord-korea maro de la insuloj Baenlyeong kaj Yeonpyeongdo. La proparolanto diris, ke oficiroj kaj soldatoj de la sudokcidenta fronto de la Korea Popola Armeo damaĝas pacon pli multe ol iu ajn alia kaj absolute ne toleras agon detruantan pacon. La sud-korea armeo estos senkompate repagata, se ĝi faros pafadon al la okcidenta sentema maro en la 23a de novembro.

La 23an de novembro de 2010, ambaŭ flankoj de la Korea Duoninsulo bombardis unu la alian ĉe la disputata norda limlinio en la okcidenta maro.