Ĉina prezidanto urĝas komplete kaj juste solvi palestinan demandon
  2015-11-24 14:46:33  Yu Rongkang
La Unuiĝintaj Nacioj okazigis kunvenon por memorfesti la Internacian Tagon de Solidareco kun la Palestina Popolo. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la kunveno.

Xi diris en sia mesaĝo, ke frua kompleta kaj justa solviĝo de la palestina demando konformas al la interesoj de la popoloj de Palestino kaj ĉiuj aliaj landoj en la regiono kaj helpas akceli pacon kaj stabilecon de la mondo. Solvado de la demando devas esti bazita sur paca intertraktado. Ĉinio elkore esperas, ke ĉiuj rilataj partioj estos antaŭvidemaj kaj sagacaj, faros fundamentan kaj longperiodan konsideron, venkos obstaklojn, frue faros politikan decidon kaj rekomencos intertraktadon kiel eble plej rapide.

Xi substrekis, ke la subteno de Ĉinio al la justa afero de la palestina popolo estas sincera kaj sindona. Ĝi estas firma subtenanto kaj mediacianto de palestina-israela paco kaj volas fari senlacan klopodon kun la internacia komunumo por frue realigi kompletan, justan kaj daŭripovan pacon de Mez-Oriento.