Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun sia pola paralelulo
  2015-11-24 16:58:02  Yu Rongkang

Marde matene en la orienta ĉina urbo Suzhou ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia pola paralelulo Andrzej Duda, kiu venis al Ĉinio por la 4a Kunveno de Gvidantoj de Ĉinio kaj Landoj en la Centra kaj Orienta Eŭropo kaj por oficiala vizito.

Li diris, ke Ĉinio volas integri sian disvolvan strategion kun tiu de Pollando, grandigi dudirektan komercon kaj investon kaj plivastigi kunlaboron en infrastruktura konstruado, transporto kaj pura energio.

Duda diris, ke li tre ĝojas pro sia unua vizito al Ĉinio kaj admiras la la atingojn de Ĉinio en ekonomia kaj socia disvolvado, kaj li esperas, ke Pollando kaj eĉ la Centra kaj Orienta Eŭropo profitos de la disvolvado de Ĉinio. Pollando volas esti grava partnero de Ĉinio en la Centra kaj Orienta Eŭropo kaj akceli duflankan kunlaboron en trafiko, energio kaj infrastruktura konstruado.