Usono bonvenigas dokumenton pri transformado de irana pezakva reaktoro
  2015-11-24 14:40:37  Ma

Lunde la usona Ŝtata Departemento publikigis deklaron, bonvenigante subskribon de oficiala dokumento pri transformado de la irana pezakva reaktoro Arak inter la ses potencaj landoj kaj Irano.

Proparolanto de la usona Ŝtata Departemento Mark Toner diris, ke tiu dokumento estas grava paŝo por efektivigi la promeson pri la pezakva reaktoro Arak, faritan de Irano en "Komuna Ampleksa Agadplano". Li diris, ke laŭ la dokumento, la pezakva reaktoro Arak estos devone dezajnita kaj rekonstruita por forigi la maltrankvilon de Usono pri irana akiro de nukleaj armiloj.