Li Keqiang renkontiĝis kun hungara kaj litova ĉefministroj
  2015-11-25 15:04:37  Yu Rongkang

Merkrede en la orienta ĉina urbo Suzhou ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis respektive kun hungara ĉefministro Orban Viktor kaj litova ĉefministro Algirdas Butkevicius, kiuj venis al Ĉinio por la 4a Kunveno de Gvidantoj de Ĉinio kaj Landoj en la Centra kaj Orienta Eŭropo.

Li diris dum la renkontiĝo kun Orban, ke estas profunda tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Hungario, rilatoj inter la du landoj estas en sia plej bona periodo kaj kunlaboro estas plivastigita en infrastruktura konstruado, financo, agrikulturo kaj turismo. Li diris, ke Ĉinio volas profundigi politikan reciprokan konfidon, integri disvolvajn strategiojn, pligrandigi reciprokprofitan kunlaboron en ekonomio kaj komerco, akceli interhomajn interŝanĝojn kaj plialtigi la duflankajn rilatojn surbaze de reciproka respekto kaj egala traktado.

Orban diris, ke Ĉinio estas bona amiko de Hungario, kaj la hungara flanko dankas Ĉinion por la helpo al ĝia ekonomisocia disvolvado kaj volas plialtigi la duflankajn rilatojn.

Li diris en la renkontiĝo kun Butkevicius, ke Litovio estas la plej granda komerca partnero de Ĉinio inter la tri landoj de Balta Maro. La venonta jaro markos la 25an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Ĉinio esperas, ke la du landoj fortigos kunlaboron en la kampoj de juana kontreguligo en translanda komerco, elektronika komerco, agrikulturaj produktoj, edukado, turismo kaj lokaj interŝanĝoj.

Butkevicius diris, ke Litovio volas fortigi la duflankan politikan dialogon, akceli pragmatan kunlaboron en komerco kaj agrikulturo kaj festi la 25an datrevenon kune kun Ĉinio.