Ban Ki-moon atendas fruan viziton al KDPR
  2015-11-25 15:05:24  Yu Rongkang

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon marde diris, ke li ankoraŭ ne povas certigi, kiam li vizitos Korean Demokratian Popolan Respublikon, tamen li klopodas por frue realigi la viziton.

Ban faris la rimarkon responde al demando de raportisto, post kiam li skribis sian nomon sur la kondolenca libro ĉe la konstanta misio de Korea Respubliko al la Unuiĝintaj Nacioj por omaĝi al eksa sud-korea prezidento Kim Young-sam, kiu forpasis dimanĉe en la aĝo de 88 jaroj. Li diris, ke multaj laboroj devas esti plenumitaj antaŭ la vizito, kaj pro sentemaj demandoj, li ankoraŭ ne povas respondi pri preciza tempo de lia ekveturo.

Ban diris, ke la nord-korea flanko eligis pozitivan signalon lastatempe pri lia vizito, kaj nun la du flankoj faras kunordigon pri plej bona okazo, tamen la preciza tempo ankoraŭ ne estas decidita.