Turka aerarmeo paffaligis rusan militaviadilon
  2015-11-25 14:41:56  Pluveta

La turka televido NTV citis parolojn de oficiro de la turka armeo, ke marde je la 9a horo kaj 20 minutoj du turkaj militaviadiloj paffaligis rusan militaviadilon, kiu invadis la turkan aerspacon el norda Sirio. Poste la rusa aviadilo kraŝis en Sirio. Laŭ la raporto, du pilotoj elĵetiĝis el la rusa aviadilo. Unu jam mortis, kaj la alia restas malaperinta. Rusio sendis kelkajn helikopterojn por serĉi la piloton.

Tiutage ĉefstabejo de la turka armeo publikigis deklaron, dirante, ke Turkio kelkfoje avertis la rusan aviadilon, tamen ĝi ne reagis. La turka prezidentejo opiniis, ke la rusa aviadilo invadis la turkan aerspacon.

Rusa prezidento Vladimir Putin marde diris, ke Rusio ne povas toleri tian krimon, kaj tiu okazaĵo serioze influas la rilatojn inter Rusio kaj Turkio.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov jam nuligis la planitan merkredan viziton al Turkio.

Proparolanto de ĝenerala sekretario de UN merkrede diris, ke ĝenerala sekretario Ban Ki-moon estas tre maltrankvila pri la okazaĵo kaj esperas komenci fidindan kaj ĝisfundan enketon.