Ĉinio konsilas al koncernaj landoj ne intence elmontri armitan forton en Suda Ĉina Maro
  2015-11-26 19:07:31  Selena

Proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hong Lei ĵaŭde diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio konsilas al koncernaj landoj ne intence elmontri armitan forton kaj kaŭzi streĉan situacion en la Suda Ĉina Maro. Li diris, ke ni esperas, ke koncernaj landoj faru klopodon, kiu utilas al paco kaj stabileco de la Suda Ĉina Maro.