Novaĵoj (Novembro 26)
  2015-11-26 15:51:10  Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 26a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj Pollando promesas akceli strategian partnerecon; Rusio ĉeesis liveri naturgason al Ukrainio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede interparolis kun sia pola paralelulo Andrzej Duda. Ambaŭ konsentis akceli la strategian partnerecon inter la du landoj.

Xi aklamis la progreson en praktika kunlaboro ekde la starigo de la partnereco en 2011 kaj sugestis, ke la du flankoj plifortigu politikan reciprokan konfidon, subtenu la tendencon de altnivelaj interagoj kaj plifortigu kunordigon en internaciaj aferoj.

Xi proponis, ke Ĉinio kaj Pollando akcelu la procezon integri la iniciaton de la Zono kaj Vojo kun la pola disvolva strategio. Li diris, ke la ĉina registaro daŭre instigas kapablajn ĉinajn entreprenojn negoci en la pola merkato kaj bonvenigas polajn entreprenojn negoci en Ĉinio.

Pro la pola geografia avantaĝo, Xi diris, ke la du flankoj povas esplori la eblecon de starigo de loĝistikan nodon en Pollando, kiu utilos al ĉiuj landoj en la Centra kaj Orienta Eŭropo.

La pola prezidento diris, ke lia lando volas akceli la kunlaboron inter 16 centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj kaj Ĉinio. Marde, Duda ĉeestis la kvaran kunvenon de gvidantoj inter Ĉinio kaj tiuj landoj en la orienta ĉina urbo de Suzhou.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde diris, ke Ĉinio anoncos novajn rimedojn por akceli ampleksan kunlaboron kun Afriko en la baldaŭa pintkunveno inter la du flankoj.

Wang diris, ke Ĉinio helpos Afrikon starigi sistemojn de industriigo, manĝaĵa sekureco kaj publika sano kaj prevento, bezonatajn de Afriko.

Wang faris la rimarkon en la 15a Lanting-a Forumo de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kiu fokusiĝis al la baldaŭa Pintkunveno de la Ĉina-Afrika Kunlaboro en Johanesburgo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia sud-afrika paralelulo Jacob Zuma kunprezidos la pintkunvenon, kiu okazos de la 4a ĝis la 5a de decembro en Johanesburgo. Ŝtatestroj, registaraj ĉefoj aŭ reprezentantoj de ĉiuj afrikaj landoj ĉeestos la kunvenon. Tiu ĉi jaro markas la 15an datrevenon de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo.

La rusa naturgasa kompanio Gazprom merkrede anoncis, ke la antaŭpago de Ukrainio por naturgaso jam elĉerpiĝis en tiu tago, kaj ĝi ĉesis liveri naturgason al Ukrainio, ĉar la lasta ne antaŭpagis novan elspezon laŭ interkonsento.

Ĝenerala direktoro de la rusa naturgasa kompanio Alexei Miller diris al mediatoj, ke matene je la 10a horo la antaŭpago de Ukrainio estis elĉerpita, tamen la kompanio ne ricevis novan antaŭpagon, kaj ankaŭ la ukraina naturgasa kompanio ne prezentis al la rusa flanko peticion pri aĉeto de naturgaso, tial la rusa flanko decidis haltigi la liveron ĝis kiam Ukrainio pagos. Miller diris, ke Ukrainio haltigis la aĉeton de naturgaso el Rusio kaj komencis uzi subteran rezervon, kiu ne povas kontentigi la postuladon. La decido minacas normalan naturgasan uzon de ukrainaj civitanoj kaj la rusan liveradon de naturgaso al Eŭropo tra Ukrainio.

La novaĵ-agentejo Itar-Tass raportis, ke tiutage la ukraina registaro adoptis rezolucion, ordonante la ukrainan naturgasan kompanion haltigi la aĉeton de naturgaso el Rusio. Ukraina ĉefministro Arseny Yatsenyuk diris, ke estas Ukrainio, kiu decidis haltigi la aĉeton.

Franca ministro pri internaj aferoj Bernard Cazeneuve merkrede anoncis, ke pro la gravaj teroristaj atakoj lastatempe en Parizo, Francio mobilizos 11 mil policanojn kaj ĝendarmojn por certigi la sekurecon de la klimata konferenco en Parizo en la fino de tiu ĉi monato.

Cazeneuve diris en gazetara konferenco, ke 8 000 policanoj respondecos pri landlima kontrolado, kaj 2 800 sekurecgardistoj estos aldonitaj por certigi la sekurecon de la konferenco. Li diris, ke post la teroristaj atakoj en Parizo la franca registaro jam aranĝis 120 mil policanojn, ĝendarmojn kaj militistojn por sekurigo. Prezidento Francois Hollande deklaris plilongigi la krizostaton ĝis tri monatoj.

Komandanto de usonaj trupoj en Afganio John Campbell diris merkrede, ke la mortiga usona aviadila atako al afgana hospitalo en la lasta monato estis "kaŭzita ĉefe pro homa eraro". Li konfesis, ke iuj membroj de usonaj trupoj implikitaj en la okazaĵo ne sekvis la regulojn de engaĝiĝo.

Campbell diris en gazetara konferenco de Pentagono, ke la medicina instalaĵo estis misidentigita kiel celo fare de la usonaj armeanoj, kiuj kredis, ke ili atakis malsaman konstruaĵon je kelkcent metroj for, kie estis raportitaj batalantoj.

Campbell konfirmis, ke en la 29a de oktobro la organizo Senlandlimaj Kuracistoj sciigis al la komandejoj de la usonaj trupoj kaj NATO koordinaton de la hospitalo. Tamen li diris, ke la usonaj armeanoj, kiuj petis la atakon, kaj tiuj, kiuj plenumis la atakon, ne alprenis konvenajn rimedojn por kontroli, ĉu la instalaĵo estas lica milita celo.

Campbell diris, ke krom homa eraro, paneis la elektronika sistemo de la militaviadilo, kiu plenumis la atakon, kaj pro tio la piloto povis nek kontakti la komandejon nek sendi realtempajn bildojn.

La Nacia Asembleo de Francio merkrede aprobis per frakase grandega plimulto plilongigon de aeratako de la franca aerarmeo kontraŭ objektivoj de la Islama Ŝtato en Sirio.

La Nacia Asembleo okazigis debaton kaj voĉdonon pri plilongigo de la operaco en Sirio. La mocio estis aprobita per 571 voĉoj kontraŭ 2. Poste ĝi estis adoptita preskaŭ unuanime en la Senato.

Franca ĉefministro Manuel Valls prelegis tiutage en la Nacia Asembleo. Li diris, ke Francio spertas militon, kaj nun estas nur la komenco. La milito estas longedaŭra kaj bezonas volon kaj decidemon. Li diris, ke Francio havas neniun alian elekton ol elimini la Islaman Ŝtaton, tial la batalo devas esti intensigita.

Valls akcentis, ke por akiri kunlaboron de Rusio en la batalo kontraŭ terorismo, Francio devas nuligi sankcion kontraŭ Rusio, enkondukitajn de post la apero de la ukraina krizo.

Por forigi la maltrankvilon de la popolo pri terorista atako dum la baldaŭa Dankodona Tago, usona prezidento Barack Obama diris merkrede en gazetara konferenco, ke la usona registaro alprenos plu ĉiujn necesajn rimedojn por malebligi teroristajn atakojn kaj malhelpi la eniron de teroristoj.

Li diris, ke renkontiĝinte kun sekretario pri enlanda sekureco kaj membroj de la teamo pri nacia sekureco, li eksciis, ke estas neniu konkreta kaj fidinda informo pri atako de teroristoj al Usono.

Finiĝis la novaĵoj!