Ĉinio kaj Pollando promesas akceli strategian partnerecon
  2015-11-26 17:16:01  Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede interparolis kun sia pola paralelulo Andrzej Duda. Ambaŭ konsentis akceli la strategian partnerecon inter la du landoj.

Xi aklamis la progreson en praktika kunlaboro ekde la starigo de la partnereco en 2011 kaj sugestis, ke la du flankoj plifortigu politikan reciprokan konfidon, subtenu la tendencon de altnivelaj interagoj kaj plifortigu kunordigon en internaciaj aferoj.

Xi proponis, ke Ĉinio kaj Pollando akcelu la procezon integri la iniciaton de la Zono kaj Vojo kun la pola disvolva strategio. Li diris, ke la ĉina registaro daŭre instigas kapablajn ĉinajn entreprenojn negoci en la pola merkato kaj bonvenigas polajn entreprenojn negoci en Ĉinio.

Pro la pola geografia avantaĝo, Xi diris, ke la du flankoj povas esplori la eblecon de starigo de loĝistikan nodon en Pollando, kiu utilos al ĉiuj landoj en la Centra kaj Orienta Eŭropo.

La pola prezidento diris, ke lia lando volas akceli la kunlaboron inter 16 centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj kaj Ĉinio. Marde, Duda ĉeestis la kvaran kunvenon de gvidantoj inter Ĉinio kaj tiuj landoj en la orienta ĉina urbo de Suzhou.