Vizitu Forumon

Lucia spertis tekultivistan vivon

(GMT+08:00) 2013-04-12 21:21:45     Redaktoro:esperanto

La 21-a de aprilo, 2012. Hodiaŭ mi fine spertis tekultivistan vivon.

Tekultivistino instruis al mi fari plukadon de te-folioj

Ĉiutage tekultivistoj iris al tekultivejo ĉirkaŭ je 5-a horo kaj revenis hejmen je la 7-a horo. Virinoj el la familio faras plukadon de te-folioj tage kaj viro faras kirle-fritadon de te-folioj vespere.

 Freŝa te-folio 

La procezo de plukado estas facila kaj simpla. Vi nur ripetas la unu movon, kiu estas pluki. Kvankam la procezo estas seka kaj sengusta, tamen vi povas labori en tia bela tekultivejo kaj freŝa aero, vi nepre estas tre ĝoja.

Bela tekultivejo

La procezo de kirle-fritado estas malfacila kaj tre komplika. Post elmeti al la sunradioj, kirle-friti, kribri, premplatigi, rekribri, repremplatigi kaj rekirle-friti, la freŝa te-folio fariĝis trinkita te-folio. Ĉiu paŝo estas tre grava.

 Procezo de kirle-fritado de te-folioj 

Ĉe vesperiĝo ni kune ĝuis la frukton en korto, kiel feliĉa!

Kiel ĝoja mi estas

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto