Vizitu Forumon

Hangzhou-a Asocio por Popularigi Markon de Ĉina Te-urbo

(GMT+08:00) 2013-04-14 12:59:39     Redaktoro:esperanto

Hangzhou-a Asocio por Popularigi Markon de Ĉina Te-urbo estis komune iniciatita de Ĉina Tea Muzeo, Ĉina Tea Asocio kaj Ĉina Internacia Te-kultura Instituto kaj organizita de asocioj, entreprenoj, amaskomunikiloj kaj personoj el la rondoj kulturaj, industriaj, turismaj. La asocio estas neprofita socia organizo.

Printempe de la jaro 2005 dum la "Internacia Tekultura Foiro de Okcidenta Lago en Hangzhou, Ĉinio", 8 fakaj establoj pri te-esplorado, edukado kaj kulturo faris la iniciaton, ke "teo estu trinkaĵo de Ĉinio", pri tio mondaj fakuloj kaj sciencistoj faris forumon. Printempe de la jaro 2009, la 8 establoj proponis, por plivastigi tekulturon, difini la unuan tagon de Grenpluvo (unu el la 24 sunperiodoj, kiu komenciĝas je la 19-a, 20-a aŭ 21-a de aprilo) kiel "la tagon por trinkado de teo por la popolo". Tial de la jaro 2010 Hangzhou-a Asocio por Popularigi Markon de Ĉina Te-urbo fariĝas la ĉefa organizanto de serio da aktivadoj en la tago.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto