Vizitu Forumon

Ekskurso laŭ iama Tea Vojo

(GMT+08:00) 2013-04-20 17:01:54     Redaktoro:Xu Yunying

lokaj infanoj faras te-artan prezenton

Ankaŭ hodiaŭ la tago komenciĝis sufiĉe frue. Lina kaj mi ekiris antaŭ la 8-a matene. Sed nia filmisto foriris du horojn pli frue por turni sian kameraon. Nia gastiganto veturigis nin al la komunumo Pingshui de la sama gubernio Shaoxing, kie okazis speco de te-ekskurso. Ĝin okazigis la loka registaro kun la celo popularigi sciojn pri teo kaj tiel akceli ĝian vendadon.

Nia unua celo estas la Centra Elementa Lernejo de la komunumo. Tie en iu klasĉambro atendis nin dekdu knabinoj de la aĝo de 11 jaroj. Ili montris al ni la ĉinan te-ceremonion, kiun mi ankaŭ spertis antaŭ kelkaj tagoj. Mi povis nur miri pri ilia lerteco – sed tio estas komprenebla, ĉar ili lernadis la aferon jam unu plenan jaron. Eksciinte tion mi ege trankviliĝis, ĉar mi ja povis lerni tion nur kelkajn horojn.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto