Vizitu Forumon

Ĝis revido, Hangzhou!

(GMT+08:00) 2013-04-22 15:56:22     Redaktoro:Xu Yunying

Donacita Rizhu-teo

Hodiaŭ estas vere la lasta tago de nia vojaĝo. Aŭ preskaŭ, ĉar ni alvenos al Pekino per nokta trajno frumatene morgaŭ. Pluvas. Pluvas kvazaŭ la naturo malĝojas pro nia forveturo. Ankaŭ mia koro malĝojas, ĉar mi devas forlasi tiun ĉi regionon, kun kiu mi intimiĝis dum la lastaj ses tagoj. Mi silente rigardas al la pluvmalseka ekstero, al domoj rapide preterlasataj. La tempo senkompate pasas kaj proksimiĝas la momento de la foriro.

Aldoniĝas al niaj havaĵoj nombro da skatoloj kun te-saketoj ene, donaco de nia gastiganto. Tio rememorigas al mi donacemon de ĉinoj. En 1984, okaze de mia unua vizito al Ĉinio, ĉiuj gastigantoj faris al mi amason da donacoj, tiel ke mia valizo fariĝis plenplena, kvankam Ĉinio siatempe estis multe pli malriĉa ol nuntempe. Donacemo ankoraŭ nun estas unu el la manifestiĝoj de ĉina gastamo. Al tiu ordinara donacemo, cetere, en la kazo de nia gastiganto miksiĝas la memfido kaj fiero pri la propra produktaĵo. Ni ne havas kialon rifuzi ĝin, ĉar ni ja venis por lerni pri teo. Ni nature sentas, ke ni devas disvastigi la produktaĵojn de nia gastiganto ankaŭ en Pekino.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto