Vizitu Forumon

Plena milo aliĝis al 98a UK, Rejkjaviko, Islando 

(GMT+08:00) 2013-06-27 09:32:15     Redaktoro:Ĝoja

(Harpa, la kongresejo de la 98-a UK, ricevis la ĉi-jaran premion "Mies van der Rohe" de Eŭropa Unio por la Nuntempa Arkitekturo. Sur la ponto KKS Clay Magalhães. Foto: Francisco L. Veuthey)

Mil kongresanoj el 55 landoj aliĝis al la 98-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la islanda ĉefurbo Rejkjaviko de la 20-a ĝis la 27-a de julio. La mila kongresano, la veterana esperantisto Hallgrimur Sæmundsson el la kongreslando, estis registrita la 20-an de junio, precize unu monaton antaŭ la komenco de la kongreso.

Kvankam la 98-a UK okazos en Eŭropo, plej multe da kongresanoj liveris tamen Japanio, kiu kun 97 aliĝintoj ĝis nun ankoraŭ povos superi 100, verŝajne kiel la sola lando. Sur la dua loko estas Francio (88) kaj sur la tria Germanio (83). Alte, kiel la kvara, en la statistiko staras Ĉinio kun 59 aliĝoj. En Rejkjaviko ĉeestos eĉ pli da ĉinaj kongresanoj ol pasintjare en Hanojo. La nombro de aziaj aliĝintoj estas ĝis nun 190, t.e. preskaŭ unu el kvin.

Aliaj landoj kun minimume 25 aliĝintoj estas Italio (44), Nederlando (42), Svedio (39), Usono (37), Pollando kaj Rusio (po 35), Finnlando (30), Belgio kaj Brazilo (po 28), Svislando (27), kaj Britio kaj Ĉeĥio (po 25).

Inter la lastatempaj UK-oj, tiu en Rejkjaviko jam superis la finan aliĝnombron de Vankuvero en 1984 (802) kaj de Hanojo en 2012 (866). Al la Havana UK en 2010 aliĝis 1002 kongresanoj. La antaŭa UK en Rejkjaviko, en 1977, havis 1199 aliĝintojn.

(El retejo de UEA)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto