Vizitu Forumon

IKU: Insulo Thule vera kaj fikcia

(GMT+08:00) 2013-06-27 09:53:44     Redaktoro:Ĝoja


Věra Barandovská-Frank, 1952, ĉeĥino, klasika filologino, profesorino de AIS San Marino, specialiĝis pri latinidaj planlingvoj, instruis universitate en Ĉeĥio, Slovakio, Rumanio, Germanio kaj Pollando. Engaĝiĝas en latinlingva movado (Latinitatis Vivae Provehendae Associatio), redaktas plurlingvan revuon "Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft", verkis centon da publikaĵoj.



Islando estas, laŭ pluraj asertoj, identa kun la antikva insulo Thule. " ...an deus immensi venias maris, …tibi serviat ultima Thule" — se vi venos kiel dio de grandega maro, servu al vi eĉ la plej fora Thule, deziris Vergilio en la jaro 29 a. K. al sia meceno. "Ultima Thule" estas tradicia antikva frazeologismo por indiki la plej foran limon de la konata mondo. Poemoj de J.W. Goethe, de E.A. Poe, de H.W. Longfellow kaj aliaj prikantis ankaŭ post jarcentoj tiun ĉi misteran landon, pri ĝia mitologio interesiĝas mistikuloj kaj okultistoj, ĝiajn baladojn hodiaŭ prezentas en la Latina kaj en la Islanda la grupo "Voces Thules", kies repertuaro (ekz. Krummavísur) famiĝis en la tuta Eŭropo, la nomon de Thule transprenas kelkaj skandinaviaj muzikgrupoj, diversaj kulturaj organizaĵoj, kaj ĝis 2012 ekzistis eĉ "Academia Thules" pri antikva kaj moderna latinlingva literaturo.

Ni komence konatiĝu kun la plej malnovaj priskriboj kaj mencioj pri Thule ĉe antikvaj aŭtoroj – geografoj, historiografoj, verkistoj kaj poetoj, kiel ekzemple Polybios, Strabo, Plinius Secundus, Prokopios, Tacitus, Boethius k.a. kaj poste kun ties konfrontoj en modernaj literaturo, scienco kaj kulturo.

Tempo: 9h00-10h00, vendredo, 26, julio
Loko:Lapenna Salono, Harpa, Rejkjaviko, Islando

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto