Vizitu Forumon

Jane Edwards

(GMT+08:00) 2013-06-27 10:00:28     Redaktoro:Ĝoja

Jane Edwards, Dekano pri Internacia kaj Profesia Spertiĝo ĉe la Universitato Yale (Usono) depost 2006, antaŭe okupis similajn postenojn en la Universitatoj Harvard kaj Wesleyan. Ŝi magistriĝis ĉe la Kembriĝa Universitato (Britio) kaj posedas ankaŭ magistran kaj doktoran diplomojn (pri folkloro) de la Universitato de Pensilvanio. Ŝi estas membro de diversaj redaktaj kaj organizaj estraroj en Usono kaj aliloke en la kampo de internacia edukado, kaj tra sia kariero ŝi instruis pri literaturo kaj kultura antropologio. Ŝi estas iama ano de la komisiono pri IKU.

La eksterordinara monda sukceso de la trilogio Jarmilo de la sveda verkisto Stieg Larsson novmaniere logis al Skandinavio la atenton de tiuj, kiuj legas kriman fikcion. Jam depost la 1960aj jaroj haveblas, kaj estas alte taksataj, tradukoj de kelketaj nordiaj krimfikciaj verkistoj; sed en la unua jardeko de la 21-a jarcento tradukiĝis signifa kvanto de verkoj, kiuj kaptis la atenton de tiuj legantoj, kiuj jam utiligas kriman fikcion kiel punkton por eniri la popularan kulturon de aliaj socioj. Utiligante la ĝenron por pridemandi sociajn instituciojn, la efikon de teknologio, kaj niajn antaŭsupozojn pri la lokiĝo de povo, la verkoj de Larsson montris fortan moviĝon al nova direkto por tiaj verkoj. Estas interese konsideri kiel aliaj nordiaj verkistoj adaptas la ĝenron laŭ similaj manieroj.

Inter tiuj verkistoj estas ankaŭ islandanoj, kiel ekzemple Arnaldur Indriðason kaj Yrsa Sigurðardóttir. Tiu ĉi prelego ekzamenos kelkajn manierojn laŭ kiuj verkistoj kaj legantoj utiligas la konvenciojn de krima fikcio por esplori sociajn demandojn kaj individuajn dilemojn. Ni esploros la rakontostilon, ĉefrolantojn kaj socian kuntekston en pluraj tiaj islandaj fikciaĵoj, farante komparojn kun aliaj skandinavaj verkoj por klopodi ekkompreni la karakterizaĵojn de nordia fikcio de tiu ĉi ĝenro. Ni poste demandos kiel la ĝenro influas la leganton kaj kial ĝi estas tiel efike adaptebla al plej diversaj celoj. Fine ni turnos nin al pli sunoplenaj klimatoj por mallonge rigardi romanojn kun pli bonhumoraj krimobatalantoj kaj malpli intensaj sociaj interesoj, tiel kompletigante nian komprenon de fikcia krimo en tutmonda epoko.

Tempo: 17h00-18h00, lundo, 22, julio
Loko:Beleva Salono, Harpa, Rejkjaviko, Islando

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto