Vizitu Forumon

Geoffrey Greatrex

(GMT+08:00) 2013-06-27 10:00:31     Redaktoro:Ĝoja

Geoffrey Greatrex estas profesoro pri antikvaj studoj en la Universitato de Otavo, kie li instruas jam dum 12 jaroj. Li edukiĝis en la universitato de Oksfordo, ĉe Exeter kolegio, kie li doktoriĝis (pri malfrua romia historio) en 1994. Li poste laboris en pluraj universitatoj, ekz. la Malferma Universitato (Anglio), Kardifo (Kimrio), Dalhousie (Halifakso, Nov-Skotio, Kanado), kaj Otavo. Li multe verkis pri la malfrua romia imperio, aparte pri la regno de la imperiestro Justiniano; en 2008 li prelegis pri la historiisto Prokopio de Cezareo je la IKU kadre de la roterdama UK. Li ricevis stipendion Humboldt por daŭrigi siajn esplorojn en Munkeno en 2006 kaj 2009 kaj estis gastfratulo ĉe Robinson kolegio, Kembriĝo, en 2009.

La jena artikolo traktas la kontrastajn sortojn de la orienta kaj okcidenta partoj de la malfrua romia imperio en la kvina jarcento p.K. Ĝi ne proponas eventoplenan rakonton pri barbaraj hordoj, sed anstataŭe konsideras politikajn, strukturajn kaj ekonomiajn problemojn, kiujn devis alfronti la imperio, aparte la okcidenta. Oni ankaŭ diskutas la rolon de la imperiestro kaj la relativan povo-mankon de la okcidentaj regantoj; oni aldone konsideras la armeojn de la du flankoj de la imperio, same kiel la pli defendeblajn limojn de la orienta regno kaj la rolon de la eklezion en la socio. Tiamaniere oni klarigas la supervivon de la oriento kaj la falon de la okcidento.

Tempo: 17h00-18h00, mardo, 23 julio
Loko:Hirsch Salono, Harpa, Rejkjaviko, Islando

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto