Vizitu Forumon

IKU: Ĉu lingvoj evoluas simile al biologiaj specioj?

(GMT+08:00) 2013-06-27 10:07:16     Redaktoro:Ĝoja

Jouko Lindstedt (nask. 1955) estas profesoro pri slava filologio en Universitato de Helsinko ekde la jaro 1986 kaj membro de Akademio de Esperanto ekde 1998. Esploris precipe la lingvojn bulgaran, makedonan kaj slavonan. Verkis ankaŭ pri la deveno, disvolviĝo kaj denaskiĝo de Esperanto.



La biologia kaj lingvistika konceptoj de evoluo multe influis unu la alian jam ekde Darvino, por kies revolucia teorio unu el la inspiroj estis la genealogia esplorado de lingvoj. Dum la 20a jarcento lingvistiko kaj biologio sekvis tamen malsamajn vojojn, precipe post la eltrovo, ke primitivaj lingvoj ne ekzistas kaj ĉiuj lingvoj estas baze egale kompleksaj. Laŭ la plej multaj lingvistoj, ĉiuj homaj lingvoj ja senĉese ŝanĝiĝas, sed ili ne evoluas en la biologia senco, ĉar ili ne disvolviĝas pro ia selekta procezo. Lastatempe estas tamen observebla denova proksimiĝo inter lingvistiko kaj biologio. Unue aperis provoj apliki biologiajn evolumodelojn al analizo de homaj kulturoj; oni proponis la malfacile difineblan nocion de memeo kiel kulturan analogaĵon de la biologiaj genoj. En lingvistiko oni povas nun demandi, ĉu la evolubiologiaj nocioj de genetika drivo kaj selektado estas aplikeblaj al la ŝanĝiĝo de la lingvoj. Ĉu disdialektiĝo de lingvo similas al la ekesto de novaj specioj? Ĉu iuj ŝanĝiĝoj en lingvo estas adaptiĝoj al ties medio? Kial drivo signifas en biologio hazardan procezon, dum en lingvistiko ĝi estas procezo kun certa direkto?

Tri alternativaj konkludoj eblas: (1) la ŝanĝiĝo de la homa lingvo sekvas aliajn leĝojn ol la biologia evoluo; (2) ili sekvas ĝenerale la samajn leĝojn, sed la reformulado de lingvistikaj esplorrezultoj per biologiaj terminoj estas bagatelo kaj ne kunportas novajn ideojn; (3) la apliko de la moderna evoluteorio al lingvoŝanĝiĝo helpas nin pli bone kompreni la esencon de la homa lingvo, kaj eventuale tiun de la kultura evoluo ĝenerale.

Tempo: 10h45-11h45, mardo, 23 julio
Loko:Hirsch Salono, Harpa, Rejkjaviko, Islando

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto